Juna amserĉado per Esperanto

Por VanegeEsperanto

1.9K 158 33

Juna sola Esperantisto, kiu provas trovi koramikon per Esperanto. CC0: https://creativecommons.org/publicdoma... Mais

Fizika amo
Litaĵoj
Muzika helpo
Interretamikoj
Fidamiko
Sakpretigado
Geja reklamo
Silenta aspekto
Tri nekonatuloj
Demandaro al komencantoj
Kiel Esperantisto instruas
Horloĝrigardiga kurso
Birdoparko
Amikara vidpunkto
Posttagmeza plano
Kulturejo
Intersekseco
Malsukcesa trompo
Pli bonas honesti
Drinkkafejo aŭ kafdrinkejo
Junulara renkontiĝo
Kontakto
Atentobatalo
Pensofluo
Pruvo de amo
Espo
Plurmonata malkuraĝiĝo
Invito al reprovo
Interreta spionado
Ekparola timo
Junulara movado
Preparado al kafeja renkontiĝo
Papera taso
Lingva muzeo
Malplie ol tri
Junula scivolo
Nova junulara renkontiĝo
Amrendevua oportuno
Preparado al partopreno
Fremdula kuraĝo
Seksbutiko
Senrevigo
Nia vera mondo
Interna kompreno
Kora oportuno

Paŝaj esperoj

30 5 1
Por VanegeEsperanto


Mi foriras de la trajno, kaj de la stacio. De nun, mi estas en loko, kiun mi neniam vizitis antaŭe. Ankoraŭ restas multe da tempo antaŭ ol la kurso de Esperanto devas komenciĝi. Mi do povas malrapide iri al la sidejo de la asocio, kie ĝi okazos. En la interreto, ekzistas servo per kiu oni povas komputile vojaĝi tra urboj, kvazaŭ oni vizitus ilin sidante sur tegmento de aŭto. Mi faris ĝuste tion hejme. Mi ne memoras la nomon de la strato kaj la numeron de la sidejo, sed mi bone scias kiel la kursejo aspektas, kaj kiel mi devas orientiĝi por senerare atingi ĝin.

Suno tute leviĝis. Mi povas libere rigardi la larĝajn stratojn kaj la altajn domegojn. La urbego grandas. Kiam oni havas tempon por esplori kaj rigardi, ĝi vere povas beli. Ekster la semajnfino, kiam mi piediradas al mia laborejo, mi estas tro okupata por rigardi la stratajn belaĵojn. Mi tro atentas pri evitado de homoj, aŭtoj, fekaĵoj kaj pluvaĵoj. En tiuj tagoj, ne eblas libere atenti pri la ĉirkaŭo. Se mi provus fari tion, kaj starus senmove sur la piedirvojo, mi blokus la vojon al la homoj malantaŭ mi. Kaj se mi starus tro longe, ia senhejmulo proksimiĝus por peti moneron.

Sed rapide, post tiuj strataj rigardoj, mi povas nur pensi pri la baldaŭa kurso denove. Kian homon mi trovos tie? Ĉu ili afablos? Ĉu koramikiĝi kun ili indas? Eble ili ĉiuj meritas koramikon, sed eble ne min. Ekzistas miliardoj da homoj, kaj mi ne povas pretendi esti pli taŭga ol ĉiuj. Ĉiuj homoj malsamas, kaj ĉiuj homoj malsame plaĉas. Neniu homo povas ŝati ĉion. Mi mem, eĉ se mi konsideras min tre tolerema, mi ne povas toleri tiujn, kiuj ĉiam plendas pri siaj problemoj sen provi solvi ilin.

Eble mi malbonŝancas. Eble mi naskiĝis kun karaktero kaj interesoj, kiu igas min taŭga koramiko por nur malmultaj homoj. Eble taŭga koramiko povas aperi al mi nur unufoje por ĉiu jardeko. Sed tio, eĉ se vero, ne estas kialo por ĉesi provi esti pli feliĉa. Mi pensas, ke se oni multe volas ion, oni havos ĝin kontraŭ sufiĉa laboro. La homaro kreis multege da ebloj, kaj mi nur devas trovi la ĝustan. Se ŝancon mi ne havas, ŝancon mi kreos per laborado. Kaj se tempo por tiu celo ne sufiĉe disponeblas, mi lernos kiel uzi la malmultan tempon por havi plej grandajn rezultojn. Se mi devas serĉi dekoble pli ol normalaj homoj, mi serĉos dekoble pli, aŭ dekoble pli bone. Kaj se metodo provita ne funkcias, mi provos alian.

Continuar a ler

Também vai Gostar

1.6M 65.8K 77
ငါလား.... စိတ်ချ...... နိဗ္ဗာန်ရောက်ရင်လည်း မင်းကိုပဲ ချစ်နေအုံးမှာ.......... သုနေတင်ထွဋ် ကမ္ဘာပျက်သလို လေပြင်းမိုးသံတွေထ...
143K 14.4K 27
Zhang Chenfi(ကျန်းချန်ဖေး)ဟာ Car Accidentကြောင့် ဦးနှောက်ကိုထိသွားပြီး သူ့ကိုယ်သူ Novelထဲက ဇာတ်ကောင်လို့ ထင်သွားပါတော့တယ် Jiao Qi(ကျောင်းချီ)ကလဲ...
3M 263K 48
!အမွန္ေတာ့ မင္းက က္ုိယ္အၿမဲတမ္း အမွတ္တရ သိမ္းထားခ်င္မိတဲ့ အစိမ္းေရာင္ ေပ်ာ္႐ႊင္ျခင္းေလးပါ... Oct9.2021 !အ...
3.6K 695 9
එක් වැසිබර දවසක BTSලාගේ ජීවිතේ සදහටම වෙනස් උනා.. අවුරුදු 5කට පස්සේ ජීසෝ ජන්ග්කුක් මුණ ගැහෙනවා අහම්බෙන්.. ඒත් ඒක අහම්බයක් නෙමෙයි ඒක දෛවය.. මේ දෙන්නට...